Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.
Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
Pli da mono, pli da zorgo.
Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.
De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
Granda ofico - grandaj zorgoj.
Malpli da havo, malpli da zorgoj.
Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon.
Tempo venos, zorgon prenos.
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.
Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon.
Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.
Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.