El la faraĉo fariĝis kaĉo.
Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.
Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.
Tro da kuiristoj kaĉon difektas.
Kia la birdo, tia la kaĝo.
Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.
Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.
Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
Formeti ĝis la grekaj kalendoj.
Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.
Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
Kalkuli muŝojn.
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
Ŝafo kalkulita ne estas savita.
For el la manoj - for el kalkulo.
Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.
Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj.
Mono amas kalkulon.
Ne faru kalkulon sen la mastro.
Oni metis makulon en mian kalkulon.