Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
Por unu - festeno, por alia - ĉagreno.
Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.
Venas ĉagreno sen granda peno.
Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
Estu ĉapo laŭ la kapo.
Kia la kapo, tia la ĉapo.
Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
Pli kara estas kapo ol ĉapo.
Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.
Ĉio sia estas plej ĉarma.
Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.
Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
Al loko dolora ni manon etendas - al loko ĉarma okulojn ni sendas.
Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas.
Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.
Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.
Al bona ĉasisto iras mem la besto.
Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.
Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.
Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.
Regna kaso - bona ĉaso.
Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.
En ĉeesto amata, en forest' insultata.
Havi la ĉefan voĉon.
Li havas nek ĉelon, nek kelon.
Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.
Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.
El malplena telero vane ĉerpas kulero.
Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.
Ĉerpi akvon per kribrilo.
Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas - danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.
Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.
Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.
Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.
Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.
Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.
Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.
Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.
Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.
Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
Tio estas lia amata ĉevaleto.
Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.
Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.
Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.
Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.
Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.
Edzo kaj edzino - ĉiela difino.
Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.
El klara ĉielo tondro ekbatis.
En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo.
Ne gutas mielo el la ĉielo.
Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
Pura ĉielo fulmon ne timas.
Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.
Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.
.