Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.
Ŝuldo estas unua heredanto.
Unua atesto estas la vesto.
Unua paŝo iron direktas.
Unua venis, unua prenis.
La unua trovita.
Saltadi el unua al deka.
Sen speso unua ne ekzistas la dua.
Unua venis, unua prenis.
Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.
Kiu venis unue, muelas pli frue.
Unueco donas fortecon.
Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.
Neniu estas profeto en sia urbeto.
Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
Alia urbo, alia moro.
Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.
Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
Sen mono en urbon ne iru.
La afero ne urĝas.
Fari al iu ursan kareson.
Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.
Ne taŭgas du ursoj por unu nesto.
Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
Urtikon frosto ne difektas.
Ne ĉio utilas, kio brilas.
Fremda spesmilo estas sen utilo.
Pluvo en Aprilo - por la tero utilo.
Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.
Ŝlosilo uzata ruston ne konas.
Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.