Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.
Feliĉon oni ne heredas nek cedas.
Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.
Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.
Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
Oni lekas la manon, sed celas la panon.
Ŝerce dirite, cele pensite.
Celi anseron, trafi aeron.
Celis paseron, trafis anseron.
Bela celo por fabelo.
Eĉ bagatelo povas servi al celo.
Nek al temo, nek al celo.
Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
Trafi du celojn per unu ŝtono.
Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.
Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
Kolera kiel cento da diabloj.
Antaŭ la lango laboru la cerbo.
Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.
Kapo majesta, sed cerbo modesta.
Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
Lia cerbo iris promeni.
Montras parolo, kion cerbo valoras.
Venas proverbo el popola la cerbo.
Li havas cerbon ne tro potencan.
Ricevi muŝon en la cerbon.
Plej certa laboro - laboro per oro.
Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo.
Certe, kiel duoble du kvar.
Ju pli frue, des pli certe, - ju pli volonte, des pli lerte.
Kiu iras sperte, iras certe.
Pli da okuloj, pli da certeco.
Disputo kredigas, sed ne certigas.
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
Paco al lia cindro!
Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.